Enprizonigo

Enprizonigo César Barros Leal


Compartilhe


Enprizonigo


Krepusko de Erao




Granda dilemo prezentiĝas en nia lando. Se inter ni estas tiuj, kiuj proponas, por haltigi la krimon, la plilongigon de punoj, aparte de la malliberigaj punoj (en iuj lokoj de la mondo, tiu sufiĉe populara ideo tro kreskigas la nivelojn de enkarcerigo), aliflanke estas tiuj, kiuj fidas je alternativaj sankcioj kun realaj kondiĉoj de reensociigo de la kondamnito.

Tiu dilemo elvokas poemon de Robert Frost, kiu temas pri nedecidemo antaŭ du vojoj, kiuj "en flava bosko diverĝis." Post halto kaj "rigardo de unu el ili ĝis la punkto videbla", li prenis la alian, ĉar ĝi "ŝajnis simile bela, eble kun avantaĝo ĉar ĝi estis plena je greso, kiu volis surpaŝon." Elektinte la duan, li pensis: "Mi konservis la unuan por alia tago! Sed kiel mi scias, ke unu vojo kondukas al alia, / mi dubis, ke mi iam povos reveni!" Kaj li konkludas: "Mi rakontos tion ĉi sopire, / post jarcentoj kaj jarcentoj en iu alia loko: / du vojoj en bosko diverĝis; kaj mi sekvis tiun malpli vizitatan; kaj tio signifis la tutan diferencon!"

Dio prilumu al ni la elekton de la plej bona vojo!

Ensaios

Edições (1)

ver mais
Enprizonigo

Similares


Estatísticas

Desejam
Informações não disponíveis
Trocam1
Avaliações 0 / 0
5
ranking 0
0%
4
ranking 0
0%
3
ranking 0
0%
2
ranking 0
0%
1
ranking 0
0%

0%

0%

Iguer
cadastrou em:
21/04/2024 17:06:35
Iguer
editou em:
21/04/2024 17:07:35

Utilizamos cookies e tecnologia para aprimorar sua experiência de navegação de acordo com a Política de Privacidade. ACEITAR